|
Searching for: ?
|
Searching for: ?
La Distrikto Altmark Salzwedel (germane Altmarkkreis Salzwedel) situas en la nordokcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto, kiu estas subŝtato de Germanio. La urbo Salzwedel estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.292,44 km² loĝas 94.545 homoj; do meznombre 41 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la distrikto Altmark Salzwedel estas signita per 1.
Najbaraj distriktoj ene de Saksio-Anhalto estas oriente Stendal (18) kaj sude la distrikto Ohre (13), krome en la najbara federacia lando Malsupra Saksio la distriktoj Gifhorn okcidente, Uelzen nordokcidente kaj Lüchow-Dannenberg en la nordo.
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Distrikto Altmark Salzwedel" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |
|